Lajos Siménfalvy
Lajos Siménfalvy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1927 en Matty |
Morto | 15-an de majo 2005 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1953) |
Familio | |
Infano | Ágota Siménfalvy (en) |
Parencoj | Sándor Siménfalvy (onklo) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Lajos Siménfalvy [lajoŝ ŝimEnfalvi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Siménfalvy Lajos estis hungara aktoro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis felsőrákosi kaj homoródalmási, lia onklo estis Sándor Siménfalvy.
Lajos Siménfalvy[1][2] naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1927 en Matty, li mortis la 15-an de majo 2005 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Siménfalvy estis aktoro de Nacia Teatro (Miskolc) inter 1949-1956, sed en la frua periodo li samtempe studis en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis Teatro Csokonai (Debrecen) (1956-1959), poste en jam malaperintaj teatroj en Budapeŝto. Inter 1983–1999 li estis membro de Teatro Hevesi Sándor, poste de Operetoteatro (Budapeŝto) kaj Teatro Petőfi (Veszprém). Li pensiuliĝis en 2005. Li ricevis premiojn en 1996 kaj 1999. Lia filino naskiĝis en 1976.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Hamleto - Laertes
- Romeo kaj Julieta - monaĥo
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Böffen Tóbiás
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - Miller (muzikisto)
- Sándor Bródy: A tanítónő - instruisto
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - Miska (ĉefkelnero)
- Albert Szirmai: Mágnás Miska - grafo Korláthy
- Mór Jókai: A kőszívű ember fiai - Jenő Baradlay
Liaj televidaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Az első 36 óra (1985)
- Salome (1988) - 3-a judo
- Devictus Vincit (1994)
- Ábel Amerikában (1998)
Lia sola reĝisoraĵo
[redakti | redakti fonton]- Hattyúdal (1998)